Atestoj

Amanda Higley Schmidt

Amanda Higley Schmidt

Estis granda privilegio partopreni la unuan Kino-Teatro-Festivalon aprile 2014.  Miaj junaj filinoj kaj mi tre ĝuis nian sperton tie.  Tiom korligita grupo de amikemaj homoj, tre inkluziva kaj bonveniga, kaj tre infanama!  Miaj knabinoj sentis amataj kaj specialaj, ĉirkaŭataj de Esperantistoj, kiuj adoris ilin.

Mia 11-jara filino estis la plej juna el la aktoroj en la laŭtlegita teatraĵo, kaj Ĵenja Bondelid mirinde bone inkluzivis ŝin kaj traktis ŝin kun la sama profesia respekto, kuraĝigo kaj gvidado, kiujn ŝi donis al ĉiuj plenkreskuloj.  Kun helpaj proponoj kaj unuopa instruado de Ĵenja, ŝi progresis dekoble en ŝia aktorlerto kaj prononcado, ene de nur kelkaj tagoj.  Fakte, ankaux ŝia kapablo legi Esperanton pliboniĝis rimarkeble; malgraŭ tio ke ŝi parolas Esperanton denaske, ŝi neniam lernis flue legi.  Sed post partopreni la teatraĵon, ŝia legkapablo certe altiĝis kelkajn mezurojn.  Ŝi eĉ skribis agrablan leteron al Ĵenja en Esperanto, kelkajn semajnojn post reveni hejmen — io kion ŝi neniam antaŭ aŭdacis provi.  La festivalo vere fortigis kaj ŝian entuziasmon, kaj ŝiajn kapablojn, je Esperanto.

Mi bonŝancis rajti instrui Esperanton ĉiumatene al la festivalaj komencantoj en komforta kunvenĉambreto, en la malantaŭo de ĉarma librovendejo / kafejo ĉe la centro de la urbeto.  Estis speciale agrable, ke oni povis facile promeni al la plejparto de la festivalejoj — ĉiumatene, mi simple promenis kelkcent metrojn al la kafejo kaj instruis mian lecionon.  La komencantoj estis entuziasmaj, kaj estis amuze helpi ilin kompreni la detalojn de la vorttrezoro kaj gramatiko de Esperanto.  Ĵenja kaj Chuck Mays laboris bonege, aranĝante la teknikan loĝistikon por montri videojn al la studantoj.

La plej bela parto de la Festivalo estis nia prezentaĵo je la fino de la semajno:  la kulmino de nia pena laboro, montrante la aktoran, muzikan kaj filman talenton inter ni.  La teatraĵo, mirinda verko, kiu okupis la unuan duonon de la programo, estis tiom kortuŝa kaj bone aktorita, ke ĝi plorigis min plurfoje.  Mi tiom miris je la talento antaŭ mi.  La dua duono estis miksaĵo de bela dancado, muzikaj programeroj, poemdeklamado ktp.  La bankedo, kiu sekvis, estis la plej bongustega Esperanto bankedo, kiun mi iam ajn manĝis — kaj mi partoprenis plurajn — kun perfekte kuirita salmo, kiun oni verŝajne tiutage kaptis tuj apud la Vidbeo-Insulo marbordo, kie ni situis.  Kaj laste sed ne malgrave, la fina programo de la vespero estis bonega Esperanto filmfestivalo, kiu mirĝojigis miajn filinojn.  La plej ridiga vidbendo, kiu estis nia plej ŝatata, estis tiu, kiun niaj festivalaj geamikoj mem filmis dum la festivala semajno.  Mi denove miris esti ĉirkaŭata de tiom talentaj, scioplenaj filmkreistoj.

Mi povas honeste diri ke la KoToFesto estis la plej bona Esperanto evento kiun mi kaj miaj filinoj iam ajn ĉeestis kune.  Ni tri iĝis tiom korproksimaj al niaj karaj festivalaj geamikoj, ke estis tre malfacile forŝiri nin kaj reveni hejmen.  Adiaŭoj estis plenaj je ĉirkaŭbrakoj kaj multaj larmoj.  Simple, estas io magia pri komuna artokreado, speciale en Esperanto, kiu ligas homojn kiel nenio alia.  Estis sperto kiun mi kaj miaj filinoj neniam forgesos.


Andreo Griggs

Andreo Griggs

Post nur du monatoj de aŭtodidakta lernado, mi ne taksis min preta por la Festivalo. Sed post parolo kun Ĵenja, mi decidis ensalti. Ŝi trankviligis min ke la lecionoj vere helpos pri Esperanto-lernado, kaj ke mi povos libervole elekti kiagrade mi partoprenos la kreajn oportunojn, kiuj haveblos.

Mi faris la ĝustan decidon! La lecionoj estis tre helpaj kaj abundis okazoj babili kun fluparolaj kaj paciencaj homoj. La diversaj prelegoj kaj prezentoj estis instruaj, amuzaj, agrable defiaj, kaj instigis nin ĉiujn al lernado. Se vi pensas pri aliĝo al Kino-Teatro-Festivalo, kaptu la okazon.  Vi ĝojos!