Hejmo

Esperanto Kino-Teatro-Festival 2016

La Kino-Teatro-Festivalo refoje kuniĝos kun la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) ĉe la Universitato William Peace en Raleigh, North Carolina (Rali, Norda Karolino).

KTF2015 at William Peace University

Universitato William Peace

Per aliĝo al la Festivalo kaj NASK-programo, vi ĝuos ok tagojn de Festivalaj prelegoj, atelieroj, kaj krea aktivado kune kun la klasoj, prelegoj, kaj ekskursoj de NASK, je unu kosto.  Vi ankaŭ rajtas elekti kvar-tagan version de la Festivalo/NASKa kombino.

NASK kaj KTF komenciĝos je mardo, la 28-a de junio (la alven-tago).

  • La kvar-taga NASK/KTF finiĝos dimanĉon, la 2-an de julio.
  • La ok-taga NASK/KTF finiĝos ĵaŭdon, la 7-an de julio (la forir-tago).

Vidu la paĝon ALIĜO por la kostoj de NASK kaj la Festivalo.  Oni rajtas aliĝi per la retbutiko de Esperanto-USA kaj de la retejo de ESF (Esperantic Studies Foundation).

Ni elkore invitas vin esti parto de nia kreiva komunumo por helpi krei radio-dramon aŭ prilabori vian propran kreivan projekton, kunlabore kun aliaj KTF-anoj, fakuloj, kaj gvidantoj. Ĉiuj kapabloj estas bezonataj: voĉ-aktorado, produktado kaj registrado de sonoj, aranĝo de lumoj kaj mikrofonoj, kaj partoprenon en la procezo laŭkapable kaj laŭinterese.

La Festivalo produktos radio-dramon, kaj ankaŭ traktos muzikon, videon, la reton, kaj aliajn temojn.  Vigligan Festivalan programon preparas Ĵenja Bondelid, Gary Grady, Chuck Mays, Derek Roff, Bertilo Wennergren, kaj aliaj.

Renkontu la bonegan teamon, kiu instruos ĉe NASK en 2016.

Se vi havas demandojn pri la Festivalo, bonvolu sendi retmesaĝon al kotofesto@gmail.com.