Programo

La fokuso de la ĉi-jara Festivalo estos la kreado kaj prezentado de radio-dramo por la Esperanto-komunumo. Ĉu via intereso estas voĉ-aktorado, kreado kaj registrado de sono, muziko, teknikaj kaj prezentaj aspektoj de dramo, aŭ subteno al la tuta procezo, estos multe por lerni kaj multe da amuzo dum la kreado de originala radio-dramo por la Esperanto-komunumo.

Dum la ok tagoj, ni prezentos la radio-dramon, kaj aliajn verkojn, kreitajn dum la nuna Festivalo, dum antaŭaj Festivaloj, kaj de Esperantistoj ĉirkaŭ la mondo.

La programo enhavos prelegojn kaj lernsesiojn, prezentitajn de lokaj kaj internaciaj spertuloj.  Iuj regalos nin per siaj lertoj kaj spertoj per Skajpo.

Formato de la Festivalo:

  • Matene: Ĉeestu la Esperanto-klasojn de NASK, aŭ prilaboru KTF-projekton.
  • Posttagmeze: Ĝuu KTF lernsesiojn kaj prelegojn, NASK programerojn, aŭ prilaboru vian krean projekton.
  • Vespere: Spektu filmojn, kunkreu la radiodramon, aŭ partoprenu NASK-an aktivadon.