Aliĝi

Vi rajtas registriĝi por NASK kaj KTF. Pensu pri NASK kiel ok tagoj de mergiĝo en la lingvo de Esperanto, kaj KTF kiel aldona dimensio, kune kreante Esperanto-kulturon.  Ankaŭ ekzistas la ebleco de kvar-taga NASK/KTF.  Kiel aliĝinto, vi povos ĝui la prelegojn kaj lernsesioj, kiujn preparas la KTF-teamo, kaj kontribui al la KTF-programo, speciale la KTF-Radio-Dramo, kiun ni prezentos dum la antaŭlasta vespero.

Estas tri ebloj por registri por NASK aŭ KTF.

  1. Vizitu la Esperanto-USA Retpaĝon kaj uzu vian kreditkarton.
  2. Vizitu la Esperantic Studies Foundation Retpaĝon kaj uzu PayPal aŭ vian kreditkarton.
  3. Sendu ĉekon aŭ bankmandaton uzante la paperan aliĝilon. (Retpoŝtu al Ellen Eddy por ricevi la paperan aliĝilon aŭ elŝuti ĝin ĉi tie: 2016_NASK_Registrilo

Dum registriĝo, vi povos aliĝi al specifaj ebloj. Jen resumo de la ĉefaj ebloj, kiuj estas disponeblaj:

  1. NASK kaj KTF kun Loĝado: (Inkluzivas manĝojn kaj loĝadon en duopa ĉambro por naŭ noktoj – Ekzistas aldona kosto por privata ĉambro. Inkluzivas la Festivalon.)
  2. NASK kaj KTF sen Loĝado: (Inkluzivas tagmanĝon ĉiutage, sed ne loĝadon. Inkluzivas la Festivalon.)
  3. Kvar-taga NASK kaj KTF kun Loĝado: (Inkluzivas manĝojn kaj loĝadon en duopa ĉambro por kvin noktoj – Ekzistas aldona kosto por privata ĉambro. Inkluzivas ĉiujn klasojn kaj eventojn de NASK kaj KTF dum kvar tagoj.)
  4. Kvar-taga NASK kaj KTF sen Loĝado:  (Inkluzivas tagmanĝon ĉiutage, sed ne loĝado. Inkluzivas ĉiujn klasojn kaj eventojn de NASK kaj KTF dum kvar tagoj.)

NASK kaj KTF Aliĝ-kosto:

  • Ok-taga NASK/KTF – Kun ĉambro dividata: USD 760 antaŭ 15 marto (USD 810 post 15 marto 2016)
  • Ok-taga NASK/KTF – Kun privata dormĉambro: USD 985 antaŭ 15 marto (USD 1035 post 15 marto 2016)
  • Ok-taga NASK/KTF – Sen loĝado kun tagmanĝo: USD 420 antaŭ 15 marto (USD 470 post 15 marto 2016)
  • Ok-taga NASK/KTF – Sen loĝado sen tagmanĝo: USD 355 antaŭ 15 marto (USD 405 post 15 marto 2016)
  • Kvar-taga NASK/KTF – Kun ĉambro dividata: USD 430 antaŭ 15 marto (USD 480 post 15 marto 2016)
  • Kvar-taga NASK/KTF – Kun privata dormĉambro: USD 555 antaŭ 15 marto (USD 605 post 15 marto 2016)
  • Kvar-taga NASK/KTF – Sen loĝado kun tagmanĝo: USD 225 antaŭ 15 marto (USD 275 post 15 marto 2016)
  • Kvar-taga NASK/KTF – Sen loĝado sen tagmanĝo: USD 190 antaŭ 15 marto (USD 240 post 15 marto 2016)