Teamo

Ĵenja Bondelid - Danco, Teatraĵo, Fondinto, Kreiva Reĝisoro

jenniferbondelidĴenja Bondelid fondis KinoTeatroFestivalon en 2014 por instigi Esperantistojn utiligi filmmedion disvastigi siajn ideojn per Esperanto, kaj helpi lingvolernantojn profundigi sian esprimkapablon en Esperanto per teatrumado. Profesie, ŝi laboris kiel danckomponisto por Whidbey Island Dance Theatre kaj kiel danckomponisto, baledtrejnisto, kaj reĝisoro por Whidbey Island Enter for the Arts, kaj aliaj teatroj kaj diversaj danclernejoj. Ŝi aktoras loke en teatraĵoj kaj muzikaj teatraĵoj, en la angla kaj en Esperanto. Ŝiaj filmkreditoj inkluzivas la filmojn “Pasporto al la Tuta Mondo’ kaj diversajn filmojn de Christopher Mihm en kiuj ŝi voĉaktoris. En 1999 ŝi bakalaŭris pri Esperanto-instruado de Principia College, kie Duncan Charters gvidis ŝian studprogramon. Poste ŝi estis mentorato de Liĉjo Miller, kaj depost 2014 ŝi instruas ĉe la Nord-Amerika Somera Esperanta Kursaro (NASK) en Viktorio, Kanado, kaj en Raleigh, Norda Karolino, Usono.

Gary Grady - Filmo

gary_gradyGary Grady ekinteresiĝis pri filmfarado kiel infano kaj poste laboris kelkaj jarojn en produktado por televido antaŭ kaj malantaŭ la kamerao. Poste li fariĝis komputilisto sed retenis intereson pri filmo kaj televido kaj kunproduktis dokumentarion. Lastatempe li pli aktivas en filmfarado. En Esperantio li estis estrarano de Esperanto-USA kaj de Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto.

Derek Roff - Filmfarado kaj Verkisto

derek_croppedDerek Roff komencis studi filmojn kaj filmfaradon dum la sesdekaj jaroj. Li sekvis kursojn pri kino-arto ĉe MIT, la American Film Institute’s Summer Institute, la Universitato de Nova Meksiko, kaj Lynda.com. Ĉe MIT, li estis inter la fondintoj de la studanta kanalo MITV, kaj studis sub Ricky Leacock kaj Ed Pincus ĉe la MIT Film Section, antaŭulo de la MIT Media Lab. Dum pli ol 20 jaroj, li prizorgis la kreadojn de lingvo-instruaj materialoj kaj videoj ĉe la Langauge Learning Center de la Universitato de Nova Meksiko. Derek komencis studi Esperanton en 1976, kaj havis la bonŝancon studi sub William Auld, Duncan Charters, Claude Piron, kaj multaj aliaj elstaraj profesoroj, en la programo, kiun ni nun konas per la nomo, Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK). Li poste instruis ĉe NASK dum kvar someroj, kaj dum pli ol dek jaroj en Nova Meksiko. Dum mallonga periodo, li laboris ĉe la Centra Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio (UEA). Derek ankaŭ parolas la anglan, hispanan, kaj portugalan. Li refoje loĝas en Nova Meksiko, kaj praktikas/skribas pri ekologio, natura konstruado, energi-konservado, kaj ligno-prilaboro.  Li verkis la radio-dramon por la ĉi-jara KTF.

Chuck Mays - Film

chuckmays_uncroppedChuck Mays estas elektronika enĝiniero kaj projekta administranto de teknikaj teamoj. En 2009 li ekinteresiĝis pri filmfarado kiam li aĉetis DSLR-kameraon kun bona kapablo registri filmojn. Ĉe Esperantoj kunvenoj li ofte registras prelegojn kaj metas filmetojn en YouTube. Lastatempe li helpis grupon fari komercan film-anonceton por la konkurso “Doritos”. Li estas la kasisto de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto, dumviva membro de Esperanto-USA kaj estrarano de ESF (Esperantic Studies Foundation).

Bertilo Wennergren - Muziko

BertiloBertilo Wennergren estas sveda esperantisto kiu loĝas nun en norda Germanujo. Li parolas Esperanton de 1980, kaj estas ekde la jaro 2001 membro de la Akademio de Esperanto. Li estas la aŭtoro de la fama Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Detala Gramatiko de Esperanto, kaj Landoj kaj lingvoj de la mondo. Li ankaŭ verkis lernolibrojn de Esperanto por svedoj. Bertilo estis membro de la bandoj Amplifiki kaj Persone. En 2006 la gazeto La Ondo proklamis lin “Esperantisto de la Jaro”.

Lee Miller - Poezio

Lee MillerLee Miller estas profesia interpretisto kaj multjara Esperantisto, membro de la NASK-teamo kaj ofta instruisto por la kursaro. Li estas dumviva membro de kaj Esperanto-USA kaj UEA. Li aktive subtenas la instru-projekton de Duolingo kiel administranto de la Facebook-grupo.