Vojaĝado al Raleigh

Vojaĝaj Instrukcioj al Raleigh, North Carolina

  1. Per flugo al Raleigh-Durham Airport (RDU)
  2. Per Trajno Amtrak
  3. Per Buso Greyhound
  4. Per Aŭtomobilo

La adreso de la Universitao William Peace estas: 15 East Peace Street, Raleigh, NC.

1. Informo por tiuj, kiuj flugas:

RDU Halo 1 (angle, Terminal 1): Southwest Airlines

RDU Halo 2 (angle, Terminal 2)Air Canada, American Airlines, American Eagle, Delta Air Lines, Frontier, JetBlue, United Airlines, US Airways

Por iri de la flughaveno al la Universitato William Peace vi povos elekti el du manieroj.

  1. Per Taksio: La vojaĝo en taksio daŭras 30 minutoj kaj kostas proksimume inter USD 40 kaj USD 45 kun trinkmono (10-15% estas kutima). Por sekura kaj fidinda taksia servo, de (kaj al) la flughaveno, ni rekomendas la taksiiston Mr. Tes Akuma Tel: (919) 345 0783. Li ne parolas Esperanton.  Bonvolu mencii la nomon de Chuck Mays.
  2. Per Buso uzante Triangle Transit: La kosto estas USD 2. Vizitu www.gotriangle.org por plani la vojaĝo.  Sur la retpagaro gotriangle.org, en la fako “From” uzu RDU International Airport Terminal 1 or 2, kaj en la fako “To” uzu Moore Square Transit Terminal. La vojaĝo daŭros 34 minutojn.  El la Moore Square Transit Terminal, uzu taksion (la kosto estas proksimume USD 10 kun trinkmono) aŭ uzu la senkostan “R-line” buson.

 Noto: La buso Triangle Transit al kaj de la flughaveno RDU ne haveblas je dimanĉo.

2. Informo por tiuj, kiuj uzas la tajno Amtrak

La adreso de la stacidomo Amtrak en Raleigh estas:
320 West Cabarrus Street, Raleigh, NC 27601

Planu vian vojaĝon per Amtrak uzante la retpagaron.

La staciodoma signo por la stacidomo Amtrak en Raleigh estas RGH.

Por iri de la stacidomo Amtrak al la Universitato William Peace vi povos elekti el du manieroj.

  1. Per Taksio: La vojaĝo daŭros 10 minutojn kaj kostas proksimume USD 15 kun trinkmono (10-15% estas kutima).
  2. Uzu la buson R-line.  El la stacidomo Amtrak, vi devos piediri orienten sur West Cabarrus Street dum proksimume 5 minutoj por atingi la R-line haltejon.

3. Informo por tiuj, kiuj uzas la trajnon Amtrak

La adreso por la stacidomo de la buso Greyhound estas:
2210 Capital Boulevard,Raleigh, NC 27604

Planu vian vojaĝon per la busa kompanio Greyhound uzante la retpagaron.

Por iri de la stacidomo Amtrak al la Universitato William Peace vi povos elekti el du manieroj.

  1. Per Taksio: La vojaĝo daŭros 10 minutojn kaj kostas proksimume USD 15 kun trinkmono (10-15% estas kutima).
  2. Per Urba buso: Uzu buson Numero Unu ĝis la orienta direkto (al Raleigh).  Eliri ĉe Peace Street.  El la bushaltejo, piediri suden mallongan distancon kaj turnu dekstren tra la enirejo de la kampuso de la Universitato William Peace.  La busa vojaĝo daŭras 20 minutojn.  La kosto estas USD 1.25.

4. Informo por tiuj, kiuj aŭtomobilas:

Uzu vian GPS aŭ faru interretan mapon por plani vian vojaĝon.  La jena informo eble estos helpa:

  • El la Sudo tra la Orienta Malbordo: (ekz. el Florido)  Uzu I-95 norden al I-40 okcidenten.
  • El la Sudo: (ekz. el Atlanta): Uzu I-85 norden al I-40 orienten.
  • El la Okcidento:  Uzu I-40 orienten.
  • El la Nordo tra la Orienta Malbordo: (ekz. el Washington, D.C.) Use I-95 suden al Highway 64 okcidenten.

Telefona numero por krizaj situacioj: (Se vi bezonas helpon kiam vi atingos Raleigh):

Chuck (Karlo) Mays 919 744 8003 (la angla/Esperanto)

Speciala Helpo:

Se vi bezonos helpon kun la planado de via vojaĝo aŭ se vi havas specialajn bezonoj pri vojaĝado, bonvolu sendi retmesaĝon al Karlo.